Link do strony esperanta alternativo

Invito por vaste komprenata movado kontrauxtutmondigxa el Euxropo kaj Mondo

Karaj geamikoj, en tagoj 28-30a de aprilo okazos en Varsovio Euxropa Mastrumada Forumo (EMF). Gxis nun, kiel vi scias, gxi okazis en Salzburg (Auxstrio). Kandidatadon de Pollando anoncis prezidento Kwasniewski dum Monda Mastrumada Forumo en Davos. Polaj auxtoritatoj ne kasxas, ke ili volus por ke EMF porkonstante translokigxu al Varsovio. Krom aspektoj prestigxaj lige kun gastigado de tia okazajxo ili volas montri al Mondo-restajxo, ke en Pollando problemo de kontrauxuloj de neoliberalismo ne ekzistas.

Ili perfekte scias, ke kontrauxtutmondigxa movado estas en Pollando iomete malfortika kaj neorganizita. Ili volas profiti tion por sendi simplan mesagxon: vidu, vi havas dum tiuj pinto-renkontigxoj dek aux cent miloj demonstraciantojn sur stratoj, stratbatalojn kaj fermitajn urbozonojn. Kaj cxe ni? kvieto kaj ordo. Tio, kiel ili memkonfidas, atestas jam elekto de kunsidadloko: centro de Varsovio. Cxi tiu elekto montras ilian plenkonfidon, ke neniu povu endangxerigi ilin. Deciduloj el Davos emfazas tuttempe, ke de tio, kiel aspektos cxi tiu pinto-renkontigxo, dependas porkonstanta translokigxo de EMF al Varsovio. Des pli gravas, por ke sukcesu neniigi iliajn planojn. Ni devas montri, ke nenie estas konsento al ilia politiko. Socia situacio favoras, cxar maltauxgeco kaj koruptigxo de registaroj ebligas al cxiam pli granda homamasoj trarigardi je okuloj. Efekte de neoliberala politiko fare de dekstrularaj kaj maldekstrularaj registaroj senlaboreco en Pollando nombrigxis 20 elcentojn kaj kreskas (inter junularo, inkludante altedukituloj, gxi ecx duoblas), super 60 elcentoj de socio vegetas sur aux sube de mizerlimo. Pasintjare estigxis fortikaj elpasxoj de ministoj sur Varsoviaj stratoj. Tian batalon ne estis cxi tie de 80-aj jaroj. Aliaj soci- kaj profesigrupoj estas en ankaux malbona situacio. Socia frustracio koncernas tutajn soci- kaj profesigrupojn.

Preparadoj flanke de liberecaj medioj kaj kontrauxauxtoritara maldekstrularo startis ankoraux fine de pasintjaro. Ni ne volas kasxi, ke sen esenca subteno el eksterlando ne sukcesos al ni organizi protestojn grandskale. Ni estas emegaj al kunlaboro kaj volonte gastigos vin cxe ni. Cxiun helpmanieron ni ege bonvenigas. Cxi tiu agado estos finfine la unua tiel grandskala sur teritorio de Pollando.

Niaflanke ni klopodos sekurigi al vi rajtprotekton, bazan medicinprizorgon dum agadoj, lokojn por prepari panelojn ktp. En fiksitaj lokoj akceseblos por vi tradukistoj, ni listos akceseblajn kaj diverprezajn tranoktejojn, aktivuloj el Food Not Bombs estos kuirantaj por tiuj, kiuj bezonas mangxajxon. Ni klopodas ankaux gajni priteknikajxojn por sendependaj amaskomunikiloj, kvankam ni povos havi kun tio problemon pro tre limigitaj financrimedoj disponeblaj de ni.


Ni invitas cxiujn, al kiuj karaj estas idealoj de luktado kun senanima ideologio neoliberala. Ni montru al tiu armeo de teknokratoj, politikistoj kaj financdeciduloj, kiuj alvenos cxi tien, ke neniu donis al ili rajton por preni decidojn ekster ni. Vivu libereco kaj internacia solidareco. Ni cxiuj renkontigxu en Varsoviu inter 28-30a de aprilo.

Jen ni decidos pri nia futuro!
Koalicio de Liberecaj Grupoj "Antyszczyt Wa29"

main page